Floridaj Rifoj | ||
---|---|---|
insularo [+] | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Koordinatoj | 24° 40′ 1″ N, 81° 32′ 39″ U (mapo)24.666944444444-81.544166666667Koordinatoj: 24° 40′ 1″ N, 81° 32′ 39″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 356 km² (35 600 ha) [+] | |
Areo | 356 km² (35 600 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 200 + | |
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | |
Floridaj Rifoj | ||
Vikimedia Komunejo: Florida Keys [+] | ||
La Floridaj Rifoj aŭ en angla Florida Keys [kiis] estas koral-rifa arkipelago situanta ĉe la suda marbordo de Florido, formante la plej sudan parton de la kontinenta Usono. Ili komencas ĉe la plej suda marbordo de la Florida duoninsulo, ĉirkaŭ 24 km sude de Miami, kaj etendas kiel arko sud-sudokcidenten kaj poste okcidenten al Key West, nome la plej okcidenta de la loĝataj insuloj, kaj al la neloĝataj Dry Tortugas. La insuloj kuŝas laŭlonge de la Florida Markolo, dividante la Atlantikan Oceanon oriente el la Golfo de Meksiko nordokcidente, kaj markante unu bordon el la Florida Golfo. Ĉe la plej proksima punkto, nome la suda parto de Key West estas ĝuste je 90 mejloj (140 km) el Kubo. La Floridaj Rifoj estas inter ĉirkaŭ 23.5 kaj 25.5 gradoj de Norda latitudo.
24° 40′ 01″ N 81° 32′ 39″ U / 24.66694 °N, 81.54417 °U (mapo)